اسپرانتو - گامی هوشمندانه

وبلاگ گروهی برای همه‌ی آنان که در اندیشه‌ی زبان برتر هستند.

اسپرانتو - گامی هوشمندانه

وبلاگ گروهی برای همه‌ی آنان که در اندیشه‌ی زبان برتر هستند.

konsol-mesaĝoj de Esperantistoj

Estimata sinjoro Hamzeh,

kun granda doloro mi rigardas la bildojn pri via detruita urbo, kiun nia TV montras. Mi povas imagi la malfacilaĵojn de la homoj, kiuj sukcesis savi sian vivon kaj tiamniere ili jam estis bonŝancaj. Tamen ili perdis la domon, la aĵojn kiuj necesas por vivadi, karajn geparencojn kaj geamikojn, kiuj nepre povus helpi ilin. Mi ja estas kun miaj pensoj en via lando kaj demandas vin, ĉu ankaŭ samideanoj estas inter la viktimoj de la katastrofo? Kiel oni povus helpi vin?

 

Kara Hamzeh,

Mi ne trovas vortojn por esprimi mian senpovosenton pro tiu terura katastrofo, kiu havas ne nur homan sed ankaù historian dimension. Terure!!!!

Mi feliĉas ,ke la tuta mondo  reagis kaj venos pli kaj pli da helpo por savi homojn kaj eble poste helpi en la urborekonstruado , sed la doloro restos por ĉiam.....por ĉiuj....

Ĉu vi persone havis familianojn/gekonatojn tie?

trieste sed tre amike kaj subtene,

Iwona

 

Kompreneble kara Hamzeh, kiel eblus ne pensi pri vi post tiu terura katastrofo pri kiu oni multe parolas ĉe niaj amaskomunikiloj.

Mi foriras morgaŭ dum ses tagoj al Germanio, miaj pensoj akompanas vin kaj vian popolon en tiu malfacilega travivaĵo.

ĝis la jaro (por ni) nova

Fabrice

 

Estimata samideano,

Informo pri tertremo en Irano ŝokis nin. Aparte ke en sendita de vi ekz. de Irana esperantisto ni tralegis artikolon pri Citadelo Bam kiu tre plaĉas al ni. Pere de TV-informoj ni eksciis ke granda parto de ĉi-tiu Citadelo jam ne ekzistas same kiel urbo apud ĝi.

Prilepaj esperantistoj kaj  mi persone kondolencas kun la familioj kiuj perdis membro(j)n sekve de la tertremo.

Niaj pensoj estas kun via lando kaj via popolo.

Kondolence;

Viktor GALESKI

 

La informo pri la terura tragedio kiu trafis hierau la iranan popolon, tre dolorige tuŝis la venezuelajn geesperantistojn kaj ĝenerale la venezuelanojn. Ni sekvas kun angoro la rezultojn de la farataj operacioj por trovi eblajn pretervivantojn kaj rekuperi la
homojn kiuj estis malbonŝancaj.Mi sincere kondolencas la iranajn gefratojn kiuj nun ploras siajn karulojn, kaj certas ke tia okazintaĵo alproksimigos internacie la homojn, espereble por ĉiam.
Andres Turrisi, Karakas

 

Kara Hamzeh,

Ankaŭ ni kondolencas al ĉiuj kiuj perdis familianojn en Irano.

Amike,
Alain

 

Kara Hamzeh,

Ankaŭ ni kondolencas al ĉiuj kiuj perdis familianojn en Irano.

Amike,
Andreo

 

Hamzeh:
Mi restis senspira antaŭ la scenoj montritaj en la televido, kaj vere ne scias, kion diri en tia situacio, en kiu ĉiuj vortoj estas malsuperaj je la tasko, kiun oni atendas de ili.Mi iom honteme pro la banaleco de la afero kaj la eteco de nia helpo, memorigas ĉiujn pri la ekzisto ĉe UEA de la Fondaĵo Espero, kiu helpas esperantistajn viktimojn de militaj aŭ naturaj katastrofoj.
Se ni ricevos informojn pri tiaj viktimoj, ni tuj reagos. Mi persone estas ankaŭ je dispono, se iranaj esperantistoj pensas pere de Esperanto aranĝi ion, ekzemple "rekonstruan labor-brigadon esperantistan" aŭ ion similan.

Amike
Renato

 

Kara Hamzeh,

akceptu konolencojn por Viaj proksimuloj kaj samlandanoj ankaŭ de mi je nomo de miaj familianoj kaj geamikoj.

Amike kaj bondezire, Aida

 

Karaj iranaj Esperantistoj,

Mi elkore kondolencas al iranaj Esperantistoj pro la grandega tertremo en via lando. Ankau Japanio estas nesto de tertremoj, sed tiom grandegan tertremon ni ne spertis. Mi esperas, ke vi kaj internaciaj savo-trupoj povos ĉion eblan por savi viktimojn de la tertremo.

Prezidanto de KAEM HORI Yasuo

 

Estimataj Iranaj Gekolegoj,

Brazilo ne havas tertremojn, tiom teruraj kiel Irano havas. Tamen, niaj koroj tremas pro ĉio, kio detruas kaj mortigas.

Amerika Oficejo, kadre de la Amerika Komisiono, sendas siajn kondolecojn al nia kolegaro de la bela lando Irano, lando plena de ilustritaj personoj, laboremaj homoj, kaj mirinda historio.

Ni esperas, ke Irano trapasu tiun dolorigan punkton, kaj de ĝi trovu forton por antaŭeniri sukcese en ĝia historio.

Niajn plej sincerajn elkorajn salutojn.

Lucas Yassumura

Amerika Oficejo de Amerika Komisiono

Jundiaí - Brazilo/Brasil

 

Simpation al la irananoj, de Japanio, same kun multe da tertremoj.

Sibayama Zyun'iti

 

En  26-a jara kunveno de Pakistana Esperanto-Asocio ( kiu okazis hieraŭ kaj hodiaŭ)
Partoprenantoj kondolis je TERTREMO EN IRANO kaj decidis sendi kondolencan mesaĝon al niaj Iranaj  samideanoj!

Jawaid Eahsan/Pakistano.

 

Kara Hamzeh Shafiee,

Saluton.
Mi nervumiĝis pro la novaĝo pro la tertremo en Irano. Kie estas vi kaj kiel vi fartas? Kara mia,
bonvole respondu al mi tuj !!!!!!!!!!

Senpatience atendas....

 

Niian solidaran saluton al Irana popolo.

Tre malghoje ni ricevadas la novajhojn pri la katastrofo en la antikva historia urbo BAM:  nome de esperantistoj de nia lando kaj amikoj, studentoj de la kulturo kaj historio de Irano. ricevu nian solidarecon. Ni pretas kunlabori en la sendado de helpon al via lando. (RoSar, el BEA, Buenos Aires-Argentino)

 

Estimataj kaj karaj samideanoj en Irano,

Korea Esperanto-Asocio sendas profundan kondolencon al iranaj samideanoj rilate al la katastrofa tertremo,kiu okazis laste en Irano.

Koreaj esperantistoj dividas la malĝojon kun iranaj samideanoj kaj la familianoj de la viktimoj.
Feliĉe, hierawa maskomunikilo anoncis,ke korea registaro tuj sendos savo-brigadon al Irano por helpi kaj savi la viktimojn.

Bonvole, vi, samideanoj en Irano ne perdu kuraĝon kaj tenu esperon kiel Esperantisto.
Kun solidareca samideaneco, KEA esprimas malĝojon al vi, iranaj samideanoj.

Nome de Korea Esperanto-Asocio

28-an de Dec. 2003

 

Kara Hamzeh,

Mi kaj edzino sendas kondolencojn al vi kaj al chiuj Irananoj pro la tragedio nuntempa. Ni preghas por vi chiuj.

Ame salutas, Bill kaj Elizabeth Jenkins (Pollando)

 

Hamzeh Shafiee

Ni hieraŭ vidis bildojn en la televido kaj hodiaŭ legis en la gazetoj pri la terura katastrofo en Irano. Ni estis ŝokitaj. Ni kunsentas kun via popolo.

Ilona & Zbyszek

 

 

 

نظرات 0 + ارسال نظر
برای نمایش آواتار خود در این وبلاگ در سایت Gravatar.com ثبت نام کنید. (راهنما)
ایمیل شما بعد از ثبت نمایش داده نخواهد شد